Funebro por viktimoj de aviadila akcidento en Ĉinio

Henggang Publikigita: 2022-03-28 15:24:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Memora evento diamanĉe okazis ĉe la kraŝejo de la pasaĝera aviadilo de China Eastern Airlines por funebri la morton de la 132 homoj implikitaj en la akcidento en la distrikto Tengxian, Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. Ĉina ŝtata konsilisto Wang Yong ĉeestis al la funebro.

Je ĉirkaŭ la dua horo posttagmeze, kun sonantaj sonoriloj en la monta regiono de la distrikto Tengxian, ĉiuj membroj de la nacia ĉefsidejo por kriza helpo por la serĉado kaj savado kaj la savantoj sur la kraŝejo donis funebran silenton dum tri minutoj al la viktimoj.

Sub helpo de lokaj registaroj kaj laboraj grupoj, la familioj de la viktimoj ankaŭ okazigis funebrajn agadojn por siaj amataj.

La aviadilo de Boeing 737, flugante el Kunming, la ĉefurbo de la sudokcidenta ĉina provinco Yunnan, al Guangzhou, la ĉefurbo de la provinco Guangdong, kraŝis en la 21a de marto en monta regiono de la distrikto Tengxian en Guangxi. Ĉiuj 132 homoj sur la aviadilo pereis.

Dividu