KargokosmoŝipoTianzhou-2 apartiĝis de ĉina kosmostacio

Yu Publikigita: 2022-03-28 17:32:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficejo de la Ĉina Programo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la kargokosmoŝipo Tianzhou-2 finis ĉiujn taskojn de muntado de la kosmostacio kaj apartiĝis de la kerna modulo de la kosmostacio je la 15a horo kaj 59 minutoj dimanĉe laŭ pekina tempo.

Tianzhou-2 estas la unua kargokosmoŝipo enorbitigita por kontrolado de ŝlosilaj teknologioj de la ĉina kosmostacio.

Dum sia enorbita funkciado, Tianzhou-2 faris serion da etenditaj aplikaj provoj. La kosmoŝipo estas en bona stato, kaj reeniros la atmosferon de la Tero en taŭga tempo sub terstacia regado.

"Tianzhou-2 plene disfalos kaj forbrulos enirinte la atmosferon, kun nenia influo al la infrastrukturo kaj ŝipoj en la maro," diris Zou Xuemei, estro de la misio de kargokosmoŝipo en la Pekina Aerokosma Regad-Centro.

Dividu