Grandskale falis ĉiutaga nombro de vakcinado kontraŭ kronviruso en Usono

Henggang Publikigita: 2022-03-29 14:40:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La nombro de vakcinado kontraŭ nova kronviruso en unu tago falis al la plej malalta nivelo ekde 2020, ĉar multaj usonanoj ne ricevas siajn refreŝigajn vakcinojn. Ĉi tion raportis la usona gazeto "The Hill" sabate.

Laŭ datumoj de la retejo "Nia Mondo en Datumoj", la averaĝa nombro de vakcinado kontraŭ nova kronviruso dum periodo de sep tagoj falis al 127 000 dozoj ĉiutage. La nombro kontinue malpliiĝis ekde januaro.

Dum la proporcio en plenkreskuloj en Usono, kiuj ricevis du dozojn de vakcinoj, leviĝis al 75%. Sed estas malmultaj homoj, kiuj ricevis refreŝigan vakcinadon. La datumoj de usona Centro por Prevento kaj Regado de Malsanoj montras, ke ĉirkaŭ duono de la usona loĝantaro ankoraŭ ne ricevis refreŝigan vakcinadon.

Dividu