Wang Yi: Vizito al sudaziaj landoj plifortigas solidarecon kaj kunlaboron sub novaj kondiĉoj

Henggang Publikigita: 2022-03-29 14:42:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, lunde renkontiĝis kun amaskomunikilaj reprezentantoj post la fino de sia vojaĝo al Pakistano, Afganio, Hindio kaj Nepalo.

Wang diris, ke lia vojaĝo al Suda Azio venis kiam la krizo de Ukrainio daŭre disvastiĝis kaj la monda paco kaj disvolviĝo alfrontas al novaj defioj. Ĉinio havas grandan komprenon pri la forta deziro de la sudaziaj landoj por akiri la malfacile akireblan pacon kaj kvietecon en la regiono kaj akceli la ekonomian renormaliĝon post pandemio. La landoj donis pli da atento al pozicio kaj rolo de Ĉinio kaj esperas kun Ĉinio fortigi strategian komunikadon kaj profundigi kungajnan kunlaboron.

La vizitoj plifortigas la tradician amikecon inter Ĉinio kaj la sudaziaj landoj, kiuj bonigas reciprokan komprenon kaj profundigas la reciprokan strategian fidon. Ili ankaŭ atingis vastan interkonsenton pri solidareco, kunordigo kaj komuna disvolviĝo sub la novaj kondiĉoj.

Dividu