Ĉinio reduktas personan laŭenspezan imposton al gepatroj de infanoj sub 3 jaroj

Yu Publikigita: 2022-03-29 15:03:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio anoncis impost-reduktan politikon por gepatroj vivtenantaj infanojn de malpli ol 3 jaroj, laŭ cirkulero publikigita de la Ŝtata Konsilio lunde.

La cirkulero diris, ke ekde la 1a de januaro, la individua impostebla enspezo de tiaj gepatroj povas esti reduktita je entute 1 000 juanoj (157 usonaj dolaroj) monate por ĉiu bebo.

La movo estis menciita en ĉi-jara registara laborraporto, kiu estis publikigita en la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso komence de marto.

La cirkulero aldonis, ke la depago povas esti petita plene de unu patro aŭ patrino aŭ povas esti dividita egale.

La politiko estis lanĉita laŭ la decido pri plibonigo de naskpolitikoj por antaŭenigi longtempan kaj ekvilibran disvolviĝon de la loĝantaro, kiun adoptis la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio en julio de la pasinta jaro.

Dividu