Antonio Guterres petas "tujan humanisman batalhalton" en Ukrainio

Henggang Publikigita: 2022-03-29 15:38:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), petis "tujan humanisman batalhalton" en Ukrainio tiel ke "gravaj politikaj intertraktadoj" povas esti kondukitaj al paca interkonsento.

Guterres lunde diris, ke UN, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano, Monda Programo pri Nutraĵo kaj aliaj instancoj, faras sian plejeblon por provizi Ukrainion per humanisma helpo. Sed la krizo nepre estos finfine solvita per la politika maniero.

Pri tio, Guterres alvokis tuj plenumi humanisman batalhalton en Ukrainio kaj serioze komenci la politikan intertraktadon.

Li esperas, ke la batalhalto povas solvi krizon kaj alporti superfluan efikon al la tuta mondo. Li denove alvokis, ke ĉiuj partioj de la krizo kaj la internacia komunumo povas solidariĝi por la paco.

Dividu