Alia aro da kronvirusa vakcino donacita de Ĉinio atingis Kamboĝon

Yu Publikigita: 2022-03-29 19:25:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aviadilo portanta alian aron da kronvirusa vakcino Sinovac donacita de Ĉinio atingis la kamboĝan ĉefurbon marde meze de la revakcinaj pikoj de de la lando.

La alveno de la nova aro da vakcino estis rekte elsendita sur la oficiala Facebook-paĝo de kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen, kaj de la Nacia Televido de Kamboĝo, kaj la reta novaĵ-liveranto Fresh News.

Ŝtata sekretario de la Ministerio pri Sano Yok Sambath kaj Wu Guoquan, ekonomia kaj komerca konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Kamboĝo, bonvenigis la alvenon ĉe la Internacia Flughaveno Phnom Penh.

"Hodiaŭ, ni ricevis pli ol 1,5 milionojn da dozoj de Sinovac-vakcino, kaj morgaŭ (merkrede), alia aro de preskaŭ 3,5 milionoj da dozoj atingos Kamboĝon per du aviadiloj," Sambath diris al raportistoj.


Dividu