ABC: Demandoj pri reguloj de pandemio akrigas fendiĝon de usona politiko

Henggang Publikigita: 2022-03-30 14:53:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona radiostacio ABC lunde montris en sia artikolo, ke la pandemia situacio en Usono estis forte politikigita. Eĉ antaŭ la eksplodo de la pandemio, la politika fendiĝo en Usono estis tre evidenta. Dume, ĝi senĉese streĉiĝas. Pro eraraj informoj kaj ŝanĝiĝemaj kontraŭepidemiaj reguloj dum la periodo de pandemio, la homoj iom post iom perdis konfidon pri la registaro.

Krome, la artikolo diris, ke inter usonanoj estas grandaj diverĝoj pri kuracado, enmigrado, voĉdonrajto, reformo pri pafil-regado kaj klimata ŝanĝiĝo. Laŭ opinioj, la pandemio akrigas la politikan fendiĝon. La fendo rilate al la respondo al la pandemio en Usono estis kontinue pliigita. Dum la pasintaj du jaroj, de masko-portado al vakcinado, preskaŭ nenio estis pli granda ol la diverĝoj pri pandemio kaj koncernaj politikoj.

David Dowdy, epidemiologo de la Universitato Johns Hopkins, diris, ke en Usono la pandemio jam fariĝis politika demando. La politikaj diverĝoj pri la pandemio en Usono estas multe pli grandaj ol en aliaj landoj.

Dividu