Okazos kunveno de konsultiĝa mekanismo pri Afgana demando

Henggang Publikigita: 2022-03-30 14:56:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj marde diris, ke kunveno de la konsultiĝa mekanismo "Ĉinio-Usono-Rusio +" pri afgana demando okazos dum la tria Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Najbaraj Landoj de Afganio en Tunxi de la ĉina provinco Anhui, de la 30a ĝis la 31a de marto.

Proparolanto Wang Wenbin diris en regula gazetara konferenco, ke Yue Xiaoyong, speciala sendito por afganaj aferoj de la ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj, prezidos la kunvenon. Specialaj reprezentantoj por la afgana demando de Usono, Rusio kaj Pakistano partoprenos en la kunveno. Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kolektive renkontiĝos kun reprezentantoj de ĉiuj partioj.

Wang diris, "Ĉinio, Usono, Rusio, kaj Pakistano havas grandan influon pri la afgana afero."

Wang rimarkigis, ke Ĉinio esperas, ke ĉi tiu kunveno funkcios pozitive en akordiĝo kun la tria kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de najbaraj landoj de Afganio por firmigi la interkonsenton de ĉiuj partioj pri la afgana afero. Li aldonis, ke Ĉinio ankaŭ esperas instigi regionajn landojn kaj la internacian komunumon pliigi subtenon al la paca rekonstruo de Afganio kaj helpi ĝin atingi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon baldaŭ.

Dividu