Ĉinio enorbitigis 3 satelitojn de Tianping-2 per raketo Changzheng-11

Yu Publikigita: 2022-03-30 15:01:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio sukcese sendis tri satelitojn – Tianping 2A, 2B kaj 2C – en la planitan orbiton per la portoraketo Changzheng-11 de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je 10:29 merkrede matene.

La satelitoj liveros atmosferan mezuradon de kosmospaco kaj faciligos la optimumigon de modelo, kiu prognozas satelitajn orbitojn.

Tio estis la 413a pafo de la raketserio Changzheng.

La antaŭuloj de la tri satelitoj, la mikrosatelita paro Tianping-1, estis lanĉitaj en novembro 2018 por la precizeca etalonado de teraj monitoraj ekipaĵoj.

Dividu