Ĉina ambasadoro al Ukrainio: Ĉinio faras klopodojn por malpezigi humanisman krizon en Ukrainio

Henggang Publikigita: 2022-03-30 17:45:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn
Lastatempe, Fan Xianrong, ĉina amabasadoro al Ukrainio, diris dum intervjuo kun Ĉina Internacia Televida Reto, ke Ĉinio faras konkretajn klopodojn por malpezigi humanisman krizon en Ukrainio.

Fan diris, ke tio estas grava por teni amikajn rilatojn kun najbaraj landoj. Tial la nuna situacio en Ukrainio estas tre ĉagrena kaj frustra, kaj neniu atendas tiajn aferojn. Sub tiaj cirkonstancoj, kion Ĉinio bezonas estas tuja batalhalto kaj komenco de paco kiel frue kiel eble. Diversaj partioj devas venki malfacilaĵojn kaj klopodi por bona rezulto de intertraktado.

Ĉinio esprimis sian devontigon por politika solvado. Ĉinio ĉiam kredas, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj estu respektataj. Ĉinio esperas, ke la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN estu observataj; la sekurecaj zorgoj de ĉiuj landoj devas esti respektataj; ĉiuj klopodoj favoraj al la paca solvado de la krizo devas esti antaŭenigitaj kaj respektataj.

Fan diris, ke Ĉinio jam liveris la unuan aron da kriza humanitara helpo al Ukrainio. Ĉinio anoncis, ke ĝi provizos la landon per dua aro da humanisma helpo kun la valoro de 10 milionoj da juanoj al Ukrainio.

Dividu