Ĉina kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis en Anhui

Yu Publikigita: 2022-03-30 20:23:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia rusa paralelulo Sergey Lavrov renkontiĝis merkrede en Tunxi de la ĉina orienta provinco Anhui.

Lavrov atingis Tunxi pli frue en la tago por la tria kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la najbaraj landoj de Afganio, kiun prezidos Wang.

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke ankaŭ ministroj pri eksterlandaj aferoj de Pakistano, Irano, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio aŭ iliaj reprezentantoj ĉeestos la kunvenon.

Etendita kunveno de la ĉian-usona-rusa konsiliĝa mekanismo pri la afgana demando okazos dum la kunveno de eksterlandaferaj ministroj pri Afganio.

Dividu