Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris en regula gazetara konferenco, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio konsistas el ne-alianciĝo, ne-konfrontiĝo kaj ne-celado al iu ajn tria partio.
Wang diris, "Inter Ĉinio kaj Rusio ne estas plafono por kunlaboro, nek estas plafono por ni strebi al paco, nek estas plafono por ni protekti sekurecon, nek estas plafono por ni kontraŭi hegemonion" .