Wang Wenbin, proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede anoncis, ke laŭ interkonsento de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede okazigos la 23an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo. Dum la kunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun la du prezidantoj de la EU.