Ĉinio gastigas trian multlandan kunvenon pri Afganio

Yu Publikigita: 2022-03-31 15:25:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde prezidis la trian multlandan kunvenon por diskuti pri la ekonomia kaj humaneca krizoj alfrontataj de Afganio.

“Ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj aliaj reprezentantoj el Pakistano, Irano, Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio interŝanĝis opiniojn kaj kunordigis starpunktojn pri antaŭenigo de stabileco en Afganio kaj helpo kaj subteno al la afgana popolo,” oficiala deklaro diris post la kunveno en la antikva urbo Tunxi de la ĉina orienta provinco Anhui.

Apartan kunvenon de la "etendita trojko" ĉeestos specialaj senditoj el Ĉinio, Usono kaj Rusio.

La kunveno estas okazigita, kiam Afganio suferas profundan ekonomian krizon, ĉar multe reduktiĝis internacia helpo post kiam Talibano transprenis la regpotencon de la lando.

Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, severa malsato influis ĉirkaŭ 23 milionojn da afganoj, dum 95% de la loĝantaro ne havas sufiĉan nutraĵon.

Talibano petis helpon, sed la vojo estis malebena. La Monda Banko merkrede haltigis kvar projektojn en la lando post kiam gvidantoj de la grupo renversis la decidon permesi al knabinoj reveni al publikaj mezlernejoj.

Miliardoj da usonaj dolaroj da aktivoj posedataj de la afgana centra banko en Usono restas frostigitaj, kio akrigis la humanecan krizon.

Ukrainio kaj duflankaj rilatoj

Antaŭ la ĵaŭda multlanda kunveno, merkrede Wang diskutis aparte kun siaj paraleluloj el Rusio kaj Pakistano pri duflankaj rilatoj kaj Ukrainio.

Wang diris en sia renkontiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, ke Ĉinio kaj Rusio "havas pli firman volon disvolvi duflankajn rilatojn, kaj pli fortan fidon antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj".

Parolante pri la konflikto en Ukrainio, Lavrov diris, ke Rusio sin dediĉas por mildigi la streĉecon, daŭrigi pacan intertraktadon kun Ukrainio kaj konservi komunikadon kun la internacia komunumo.

Dividu