Pli ol 40 000 pecoj de kraŝinta ĉina aviadilo estis trovitaj

Yu Publikigita: 2022-03-31 16:46:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialulo diris en gazetara konferenco ĵaŭde, ke pli ol 40 000 pecoj de vrako el la aviadilo de la Ĉina Orienta Flugkompanio, kiu kraŝis en la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio, estis reakiritaj ĝis merkredo.

“La plej parto de la vrako estis transigita al stokejo por ordigo kaj plua ekzameno,” diris Zhu Tao, estro de la aviad-sekureca oficejo de la Ĉina Civilaviada Administracio.

Ekipaĵoj inkluzive de 216 fajrestingaj kamionoj kaj 16 senpilotaj avidadiloj estis uzataj en la grandskala serĉado kaj savado.

La aviadilo Boeing 737 fluganta de Kunming al Kantono kraŝis en montara regiono en la gubernio Tengxian, Guangxi, je ĉirkaŭ 2:38 posttagmeze en la 21a de marto, mortigante ĉiujn 132 homojn en la veturilo, inkluzive de 123 pasaĝeroj kaj naŭ deĵorantoj.

Dividu