Ĉinio avertas Japanion ne enmiksiĝi en Tajvan-rilatajn aferojn

Yu Publikigita: 2022-03-31 20:38:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina armea proparolanto ĵaŭde diris, ke tajvana demando estas la interna afero de Ĉinio kaj avertis Japanion ne enmiksiĝi en ĝin.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo, faris la komentojn respondante al koncerna demando en regula gazetara konferenco.

Wu diris, ke lastatempe, estis ripetitaj danĝeraj vokoj en Japanio, kiuj agas kontraŭ la "Tri Ne-nukleaj Principoj" de la lando, kiuj donas al ĝiaj aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo fortajn kialojn konservi viglatentecon.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam oponas la lokadon de nukleaj armiloj fare de atomarmilaj ŝtatoj sur alilandaj teritorioj, kaj ke Japanio, kiel ne-nuklearmila stato-partio de la Traktato pri Nuklea Nedisvastigo, devas serioze plenumi siajn nedisvastigajn devojn.

"Ĉinio urĝas Japanion profunde pripensi sian historion, respekti la zorgojn pri sekureco de siaj aziaj najbaroj kaj resti sur la vojo de paca disvolviĝo, sed ne inverse," diris Wu.

Dividu