Oficejo de la Ĉina Programo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-2 faris regitan reeniron en la atmosferon de la Tero je 6:40 ĵaŭde posttagmeze laŭ pekina tempo.
La plimulto de la kosmoŝipo forbrulis je la eniro, dum kelkaj malgrandaj pecetoj da derompaĵoj falis en sekuran marareon en la malproksima Suda Pacifiko.
Tianzhou-2 estas la unua kargokosmoŝipo enorbitigita por la ŝlosila fazo de teknologia kontrolado de la ĉina kosmostacio, portante 6,8 tunojn da provizaĵoj al la kosmostacio.
Dum sia funkciado en orbito, Tianzhou-2 faris serion da etenditaj aplikaj provoj, inkluzive de kvar rendevuoj kaj kuplado kun la kerna modulo Tianhe kaj provo de manovrado de la kargoŝipo per robotbrako.