Tajkonaŭtoj de Shenzhou-13 sin preparas por reveno en Aprilo

Yu Publikigita: 2022-04-01 15:53:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-13 sin prepares por reveno al la Tero post la lastatempa apartiĝo de la kargokosmoŝipo Tianzhou-2 disde la ĉina kosmostacio.

“La ŝipanoj de Shenzhou-13 – Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu – ĉiuj estas en bona stato,” diris la agentejo, aldonante, ke ili planas reveni al la Tero meze de aprilo.

La 16an de oktobro 2021, la misio Shenzhou-13 sendis la tri tajkonaŭtojn al la kosmostacio Tiangong por sesmonata restado – la plej longa daŭro en la homekipita spaciala programo de la lando.

Ili plenumis plurajn taskojn dum la lastaj monatoj, inkluzive de du eksterveturilaj agadoj, du vivsciencaj prelegoj kaj kelkaj sciencteknikaj eksperimentoj kaj aplikaj projektoj.

Ĉinaj astronaŭtoj ankaŭ unuafoje uzis manajn teleregajn ekipaĵojn, funkciigante la kargoŝipon kaj la kosmostacion por rendevuo kaj kuplado.

Dividu