Ĉinio adoptos reciprokajn vizlimigojn al koncernaj usonaj oficialuloj

Yu Publikigita: 2022-04-01 15:56:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris jaŭde, ke Ĉinio decidis adopti reciprokajn vizlimigojn al usonaj oficialuloj, kiuj mensogis rilate al homaj rajtoj de Ĉinio, antaŭenpuŝis sankciojn kontraŭ Ĉinio kaj subfosis la interesojn de Ĉinio.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn post kiam Usono anoncis efektivigi vizlimigojn al ĉinaj oficialuloj pro la tiel nomataj atencoj al homaj rajtoj.

Wang diris en regula gazetara konferenco, ke la usona flanko fabrikis malicajn mensogojn pri homaj rajtoj kaj uzis ilin kiel pretekston por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, makuli la reputacion de Ĉinio kaj subpremi ĉinajn oficialulojn. Li aldonis, ke ĉi tiuj senbridaj agoj grave malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn. Ĉinio firme oponas ilin.

Wang diris ankaŭ, ke por defendi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio kaj protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj personoj, kaj laŭ koncernaj dispozicioj de la ĉina Leĝo Kontraŭ Fremdlandaj Sankcioj, Ĉinio decidis adopti reciprokajn vizlimigojn al la usonaj oficistoj, kiuj mensogis pri homaj rajtoj de Ĉinio, antaŭenpuŝis sankciojn kontraŭ Ĉinio kaj subfosis la interesojn de Ĉinio.

Dividu