Ĉinio urĝis Usonon ĉesigi politikigon de ekonomiaj kaj komercaj aferoj

Henggang Publikigita: 2022-04-01 16:00:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ministerio pri komerco ĵaŭde diris, ke Usono tuj korektu siajn malĝustajn praktikojn kaj ĉesu politikigi ekonomiajn kaj komercajn aferojn.

Shu Jueting, proparolanto de la Ministerio de Komerco, diris en gazetara konferenco, ke la usona flanko devas provizi kompaniojn el la tuta mondo per justa, stabila kaj ne-diskriminacia merkata medio, inkluzive ĉinajn kompaniojn, kiuj funkcias en Usono.

Shu faris la rimarkojn en respondo al lastatempa movo fare de la Usona Federacia Komisiono pri Komunikado por aldoni du ĉinajn telekomunikajn kompaniojn, China Telecom (Americas) Corp. kaj China Mobile International USA Inc, en ĝian tiel nomatan "Listo de komunikadaj ekipaĵoj kaj servoj Havantaj Minacon al Nacia Sekureco".

Shu diris, ke la movo estas alia subpremo al ĉinaj kompanioj fare de Usono post ĝia lastatempa nepravigebla revokado de rajtigo por iuj ĉinaj kompanioj liverantaj elekomunikajn servojn al Usono.

Shu diris, ke la usona flanko ĝeneraligis la koncepton de nacia sekureco, limigis merkatan aliron por produktoj kaj servoj kaj misuzis ŝtatan potencon, trudante sankciojn kaj subpremon al entreprenoj.

Shu asertis, ke la movo malobservis la bazajn merkatajn principojn kaj internacie agnoskitajn ekonomiajn kaj komercajn regularoj, damaĝis la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj kaj konsumantoj, inkluzive de usonaj konsumantoj. Ĉinio prenos necesajn rimedojn por firme protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.

Dividu