La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris vendrede, ke la ĉina ĉeftero raportis 1 827 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano ĵaŭde, kun 1 787 kazoj de loka propagiĝo kaj 40 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 1 363 estis raportitaj en Jilin, 358 en Ŝanhajo, 16 en Heilongjiang, dek en Zhejiang, naŭ en Jiangsu, kvin en Fujian, 4 respektive en Shandong kaj Guangdong, tri respektive en Henan kaj Hunan, du respektive en Hebei, Liaoning, Anhui, Hainan, kaj unu respektive en Tianjin, Jiangxi, Sichuan, Guizhou.
Krome, 5 559 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 29 306, kaj la nombro de mortoj estas 4 638.