Usonaj financaj sankcioj kontraŭ Rusio kontraŭreagos al superrego de usona dolaro

Publikigita: 2022-04-02 15:45:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la eksplodo de Rusa-Ukrainia konflikto, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj forigis kelkajn rusajn bankojn de la sistemo AMIFT (Asocio por Monda Interbanka Financa Telekomuniko). Fidante je superrego de la usona dolaro, Usono ofte uzis financajn sankciojn por subpremi aliajn landojn, eĉ eŭropajn aliancanojn. Francaj bankoj BNP Paribas kaj Societe Generale ambaŭ ricevis altprezajn monpunojn de Usono. Ankaŭ eŭropaj entreprenoj partoprenintaj en la projekto “Nord Stream 2” iam suferis de tio. La hegemonio de la usona dolaro fariĝis grava fonto de kaoso, kiu interrompas la internacian financan ordon kaj malrapidigas la tutmondan ekonomian reprosperiĝon.

Vidinte tion klare, multaj landoj planis dedolarigon por redukti sian dependecon de la usona dolaro. La unua vicdirektoro de la Internacia Mona Fonduso Gita Gopinath lastatempe atentigis, ke la financaj sankcioj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj kontraŭ Rusio povas iom post iom malfortigi la superregon de la usona dolaro kaj kaŭzis pli malcentralizitecon de la internacia monsistemo.

Dividu