Okazis Televida Kunveno pri Sekura Produktado en Tutlando

Pluveta Publikigita: 2022-04-02 18:34:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post kraŝo de aviadilo MU5735 de China Eastern Airlines en la 21a de marto en monta regiono en la gubernio Tengxian de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) donis altan atenton al la akcidento. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tuj faris gravajn instrukciojn pri savado kaj sekva laboro. La 24an de marto, Xi refoje faris gravajn instrukciojn pri sekura produktado. La 31an de marto Xi prezidis la kunvenon por aŭskulti raporton pri traktado de la kraŝo de la aviadila flugo MU5735, fari aranĝojn por sekvaĵo de laboro kaj faris gravan parolon.

Por plenumi la gravajn instrukciojn de Xi Jinping lastatempe en Pekino okazis Televida Kunveno pri Sekura Produktado en Tutlando. La kunveno faris aranĝojn por praktiki respondecon pri sekureco kaj amplekse fortigi sekuron de produktado.

Dividu