Ĉinio kaj Tajlando konsentas plifortigi tradician amikecon

Qiujieming Publikigita: 2022-04-03 16:55:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai en Tunxi, orienta ĉina provinco Anhui, kaj la du flankoj konsentis antaŭenigi duflankajn rilatojn.

Rimarkinte, ke ĉi-jare estas la 10a datreveno de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Tajlando, Wang diris, ke Ĉinio volas antaŭenigi ĉiuflankan kunlaboron kun Tajlando.

Wang diris, ke ambaŭ flankoj devas akceli interkonsiliĝojn pri la skizo de kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj komuna agadplano, kaj akceli la konstruadon de la ĉina-tajlanda fervojo.

Wang ankaŭ alvokis la du landojn preni la efektivigon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kiel ŝancon por ekspluati la potencialon de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj plivastigi kunlaboron en elektronika teknologio, diĝita ekonomio, novtipa energio kaj aliaj kampoj.

Don Pramudwinai diris, ke Tajlando alte ŝatas la tradician amikecon inter la du landoj kaj volas kunlabori kun Ĉinio por kune konstrui la Zonon kaj Vojon al altkvalita normo kaj aktive partopreni en la Tutmonda Disvolva Iniciato.

Don Pramudwinai diris, ke Tajlando esperas vastigi agrikulturan komercon, konekteblecon kaj kunlaboron, certigi la sekurecon de industriaj kaj provizoĉenoj kaj profundigi kunlaboron pri daŭripova disvolviĝo.

La du flankoj konsentis firme progresigi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj konservi profundan komunikadon pri plifortigo de multflanka kunordigo.

Dividu