Ukraina delegaciestro por intertraktado: Ukrainio proksimiĝas atingi konsenton kun Rusio

Selena Publikigita: 2022-04-03 17:03:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

David Arakhamia, ukraina delegaciestro de la intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio, sabate diris akceptante intervjuon, ke Ukrainio proksimiĝas atingi konsenton kun Rusio, tamen restas diverĝo de la du partioj pri Krimeo.

Arakhamia diris, ke la intertraktado funkcias en ĉiu tago per videoligo, kaj laborgrupo konsistanta el advokatoj kaj diplomatoj ellaboras dokumenton. Li aldonis, ke pri projekto prezentita de Ukrainio en Istanbulo, Rusio jam akceptis klaŭzojn en vortoj, krom tiujn pri Krimeo. Nun Ukrainio atendas skriban konfirmon de Rusio.

Laŭ konigo de Arakhamia, Rusio opinias, ke la projekto estas sufiĉe bona, kaj la laborgrupo preparas koncernajn temojn por intervidiĝo de la du ŝtatestroj. Li opinias, ke la renkontiĝo probable okazos en Istanbulo.

Nun Rusio ne konfirmis la dirmanieron.

Dividu