Ĵurnalisma sekretario de rusa prezidento: Eŭropo devas kapti sorton en siaj manoj

Selena Publikigita: 2022-04-03 17:30:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dmitry Peskov, ĵurnalisma sekretario de rusa prezidento, diris lastatempe dum intervjuo, ke eŭropanoj devas havi klaran konscion pri respondeco al la eŭropa kontinento, kaj nur tiel eŭropanoj povas retaksi rilatojn kun Rusio kaj komenci dialogon.

Li diris, ke nur post kiam eŭropanoj malebriĝos el usonaj mielaj vortoj kaj komprenos gravecon de sorto de Eŭropo kaj la eŭrazia kontinento, tiam estos tempo por la EU retaksi la rilatojn kun Rusio kaj fari dialogon.

Peskov aldonis, ke la nuna Ukrainio estas komplika kaj malamika al Rusio. Rusio esperas, ke Ukrainio malpermesos ekstremisan naciismon kaj renormaligos pozicion de la rusa lingvo.

Intertraktado inter Rusio kaj Ukrainio estas peniga, estas plej grave, ke ĝi daŭras.

Dividu