Ĝis la 3a de aprilo, la ĉina-laosa fervojo funkcias de kvar monatoj. Ĝi transportis entute 2,254 milionojn da pasaĝeroj kaj 1,31 milionojn da tunoj da varoj, kio montras prosperan transportadon de pasaĝeroj kaj ŝarĝo. La fervojo ludas pozitivan rolon en la servado al dulandaj popolanoj kaj en la konstruado de la Ĉina-Laosa Ekonomia Koridoro.