Ĉirkaŭ 10 000 kuracistoj rapidis al Ŝanhajo, la komerca centro de Ĉinio, por helpi la urbegon en batalado kontraŭ KOVIM-19.
Dimanĉe, miloj da kuracistoj alvenis al Ŝanhajo, kie troviĝas 25 milionoj da loĝantoj, per altrapidaj trajnoj el provincnivelaj regionoj kiel Tianjin, Hubei, Shandong kaj Jiangxi.