Germanio kaj Francio decidis forpeli rusajn diplomatojn

Lucia Publikigita: 2022-04-05 14:57:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde la germana kaj franca ministerioj de eksterlandaj aferoj respektive decidis forpeli rusajn diplomatojn. La rusa ministerio de eksterlandaj aferoj diris en la sama tago, ke Rusio faros la samon.

En la sama tago la rusa ambasadorejo en Germanio faris deklaron kaj konfirmis, ke Germanio nomis 40 rusajn diplomatojn "nedezirataj personoj".

Samtage, ankaŭ Francio decidis forpeli kelkajn rusajn diplomatojn, ĉar ili kondutis kontraŭ la ŝtata sekureco de Francio.

Dividu