Ĉinio sincere volas pacon en Ukrainio

Lucia Publikigita: 2022-04-05 15:13:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde la ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, diris, ke Ĉinio esperas, ke Rusio kaj Ukrainio tenu sin ĉe intertraktado por paco, ĝis batalhalta interkonsento estos atingita. Ĉinio ĉiam volas pacon en Ukrainio.

Wang faris la rimarkojn dum telefona interparolo kun ukraina paralelulo Dmytro Kuleba.

Kuleba konigis al Wang la situacion de Rusio kaj Ukrainio. Li diris, ke Ĉinio estas granda lando, kiu rekomendis la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto kaj ludas ŝlosilan kaj pozitivan rolon por protekti pacon.

Li aldonis, ke Ukrainio volas konservi komunikadon kun Ĉinio kaj esperas, ke Ĉinio daŭre ludos gravan rolon por atingi batalhalton en Ukrainio.

Dividu