Wang Yi urĝas Kanadon ne esti ungegoj de tigro

Lucia Publikigita: 2022-04-06 15:31:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi urĝis Kanadon ne agi kiel "la ungegoj de la tigro" por Usono.

En telefonparolo kun sia kanada paralelulo, ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la popoloj de Ĉinio kaj Kanado havas longdaŭrajn amikecajn rilatojn, kaj Kanado estis unu el la unuaj okcidentaj landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko.

Tamen, laŭinforme de la Ministro de la Eksterlandaj Aferoj, Wang diris al Melanie Joly, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado suferis seriozan malsukceson pro la incidento de Meng Wanzhou.

Wang diris, ke Usono uzas la okazaĵon kiel devigon por subpremi ĉinajn altteknologiajn kompaniojn, kaj tio estas honto, kiun la mondo povas klare vidi.

Wang diris ankaŭ, ke neniu lando devus "agi kiel la ungegojde la tigro".

Dividu