Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj respondis pri la evento Bucha en Ukrainio

Xiong Publikigita: 2022-04-06 20:24:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6an de aprilo, kiam Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis pri la evento Bucha, li diris, ke ajna akuzo devas sin bazi sur fakto, kaj antaŭ ol akiri la rezulton de enketo, ĉiu el la partioj devas sin deteni kaj eviti senbazan riproĉon.

Oni raportis, ke en la urbeto Bucha, Ukrainio, estas mortigitaj civiluloj. Ukrainio asertis, ke tio estas milita krimo, kiun faris Rusio, dum Rusio diris, ke tio estas farso reĝisorita de Okcidento mem.

Pri tio Zhao Lijian rimarkigis, ke Ĉinio koncentras sian atenton sur la homan krizon en Ukrainio kaj kontraŭstaras ĉian ajn krimon kiu direktiĝas al civiluloj.

Dividu