Dezirlisto de Xi Jinping pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Lucia Publikigita: 2022-04-06 20:17:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 4a de februaro laŭ la pekina tempo, la malfermo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 estis la grava momento monde konata kaj atendata. Kiel la unuaj vintraj olimpikoj post kiam "pli solidareca" aldoniĝis al la olimpika aforismo, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj altiris ĉirkaŭ tri mil sportistojn el preskaŭ naŭdek landoj, kaj la nombroj de sportaj programoj kaj oraj medaloj estas plej grandaj en la historio. Estas sendube, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj daŭre briligos la gloron kaj revon de centjaraj olimpikoj kaj kolektos mondajn popolojn pere de la spiritoj de paco, amikeco kaj unueco.

“La ĉina popolo, kune kun ĉiuj aliaj, venkinta diversspecajn malfacilojn kaj defiojn, refoje kreis tian olimpikan solenaĵon kia indas esti enskribita en la historion kaj ankoraŭfoje dividis la gloron de Olimpikoj.” La 8an de aprilo, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la kunveno de resumado kaj honorado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, li proklamis, ke Ĉinio komplete plenumis sian solenan promeson al la internacia komunumo: ĝi prezentis al la mondo olimpikan sportkunvenon simplan, sekuran kaj brilegan.

"Nur per unueco ni povas marŝi pli rapide kun pli alta celo kaj fariĝi pli forta." Jen la alvoko de Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, al sportistoj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj, malfermiĝontaj vespere de la 4-a de februaro, certe metos al la mondo "forton el unueco."

“Glate funkcii signifas sukceson”. Tiuj olimpikoj kaj paralimpikoj okazis ĝuste dum la daŭro de la pandemio, kiu kaŭzis grandegajn malfacilaĵojn, kaj tamen ili estis alte laŭdataj kaj taksataj de kaj sportistoj kaj la internacia komunumo. Ili kreis miraklon kaj donis konfidon kaj forton al la mondo kiu estas embarasita de KOVIM-19.

Dividu