Hungara ĉefministro proponas intertraktadon pri batalhalto de Rusio kaj Ukrainio en Budapeŝto

Lucia Publikigita: 2022-04-07 14:27:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hungara ĉefministro Viktor Orban merkrede invitis rusan prezidenton Vladimir Putin al pinta kunveno en Budapeŝto por progresi al tuja batalhalto inter Rusio kaj Ukrainio.

Orban diris, ke li parolis kun Putin, kiu telefonis lin merkrede matene por gratuli lin pro lia venko en elektado.

Li diris ankaŭ, ke Hungario estas tiel "obsedita" pri paco ĉar pli ol 200 000 etnaj hungaroj loĝas en la regiono Transcarpathia de Ukrainio kaj Budapeŝto havas "ĉefan respondecon" pri iliaj vivoj.

Dividu