Ukraina prezidento ordonis oficiale haltigi komercon kun Rusio

Lucia Publikigita: 2022-04-07 14:29:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede ukraina prezidenta gazetara servo informis, ke ukraina prezidento Volodymyr Zelensky instrukciis la registaron formaligi la ĉesigon de la komerco de Ukrainio kun Rusio.

La deklaro diris, ke la operacioj de importado kaj eksportado inter Ukrainio kaj Rusio tute ĉesiĝis ekde la komenco de la konflikto.

Laŭ ukraina fiska servo, en 2021 la komerca totalo inter Ukrainio kaj Rusio kalkuliĝis al 10,09 miliardoj da dolaroj, kreskante je 38,7% kompare kun tiu de la lasta jaro. Eksportoj kreskis je 26,5% ĝis 3,44 miliardoj da dolaroj, dum importado kreskis je 45,9% ĝis 6,65 miliardoj da dolaroj.

Dividu