Wang Yi telefone interparolas kun sia israela paralelulo

Xiong Publikigita: 2022-04-07 17:05:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6an de aprilo la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, invitite, en telefono interparolis kun sia israela paralelulo Yair Lapid.

Lapid diris, ke Israelo kaj Ĉinio ambaŭ estas malnovaj nacioj, kiuj kreis grandan civilizacion, kaj nun strebas rapidigi modernigan proceson, havi fortan kapablon ĉe novokreo. Ili sin komprenas kaj aprezas reciproke. Israelo rigardas Ĉinion kiel sian amikon kaj ĉiam sekvas la politikon pri unu Ĉinio, kaj tiu starpunkto neniam ŝanĝiĝis kaj jam fariĝis grava fundamento de la ligiteco kun Ĉinio. Israelo esperas teni intiman kontakton kun ĉinaj alttavoloj kaj profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Wang Yi notis, ke la ĉina nacio kaj la juda nacio iam helpis unu la alian, kaj hodiaŭ ili devas des pli subteni sin reciproke. Ĉinio aprezas tion ke Israelo persistas en la politiko pri unu Ĉinio kaj komprenas la justan vidpunkton de Ĉinio protekti la proprajn kernajn interesojn. Kaj Ĉinio kredas, ke Israelo daŭrigos sian subtenon al la klopodo de Ĉinio en protektado de suvereneco, sekureco kaj evoluaj interesoj.

Dividu