Bildoj! Jen kiel ĈKG kreeme raportas olimpikajn ludojn

Lucia Publikigita: 2022-04-07 20:57:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), gratulis Ĉinan Komunikilan Grupon (ĈKG) por ties kontribuo al la sukcesa brodkastado pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Nun finiĝis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

Kiel Ĉina Komunikila Grupo kreeme raportis la brilajn momentojn de la ludoj?

En la Tokiaj Olimpikoj, ĈKG sukcese realigis la unuan 4K-difinan rektan elsendon. La unua 4K-difina Olimpika Kanalo de la mondo havas pli ol 400 milionojn da spektantoj ekde sia lanĉiĝo antaŭ tri monatoj. Danke al la teknika subteno de "5G+4K/8K+AI", pli 2,05 miliardoj da horoj da raportoj pri la Olimpikoj 2022 estis senditaj al ĉinaj spektantoj per televido.

La ludoj de Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj estis elsenditaj per pli ol 120 altdifinaj ekranoj en 34 urboj inkluzive de Pekino, Ŝanhajo, Tianjin kaj Chongqing.

Rektelsendado de superaltdifinaj videaĵoj en kuglotrajno moviĝanta je 350 kilometroj en horo certe devas esti ekstreme malfacila laboro, sed Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) faris tion.

Por bone plenumi la rektan elsendon pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, ĈKG rivelis la novan kaj plej altnivelan rektelsendan studion sur la altrapida fervoja linio liganta ĉinan ĉefurbon Pekino kun la olimpika kungastiganta urbo Zhangjiakou, montrante la superecon de la lando en pluraj kampoj de avangarda teknologio.

Dividu