MOS vokis mildigi klimatan krizon por sanprotekto

Lucia Publikigita: 2022-04-08 11:15:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la Monda Tago pri Sano, kiu okazas en la 7a de aprilo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) alvokis ĉiujn registarojn fari konkretajn agojn por mildigi la klimatan krizon por la sano de nia planedo kaj la sano de la homaro.

La temo de la ĉi-jara Monda Tago pri Sano estas "Nia planedo, nia sano".

La sanagentejo de UN raportis, ke la klimata krizo ankaŭ estas sankrizo, en kiu aerpoluo mortigis sep milionojn da homoj ĉiujare kaj 99% de la monda loĝantaro spiras nesanan aeron, ĉefe pro brulado de fosiliaj brulaĵoj.

La MOS avertis, ke la varmiĝanta mondo ankaŭ faciligas la disvastiĝon de moskitoj kaj la malsanoj kiujn ili portas, dum ekstremaj vetereventoj, perdo de biodiverseco, terdegradado kaj akvomalabundeco delokigas homojn kaj damaĝas ilian sanon.

Samtempe, tre prilaboritaj nesanaj manĝaĵoj kondukas obezecon, pliigas kanceron kaj kormalsanojn, kaj generas trionon de forcej-efikaj gasoj.

Dividu