Doraisamy Raja: NATO devas esti disorganizota

Lucia Publikigita: 2022-04-08 16:54:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede la retejo de hinda amaskomunikilo Indian Express publikigis artikolon de Doraisamy Raja, prezidanto de la Komunista Partio de Hindio, titolitan “NATO estas minaco al mondpaco kaj devas esti disorganizota”, alvokante disorganizon de NATO, kiu ĉiam kaj ĉie kreas detruon kaj malstabilecon.

La artikolo diris, ke NATO estas pli atentata de la internacia komunumo post la ukraina krizo. NATO estis establita de okcidentaj potencoj post la fino de la dua mondmilito responde al la leviĝo de Sovetunio. Kun la disfalo de socialismaj reĝimoj en Centra-kaj-Orienta Eŭropo kaj la kolapso de Sovetio, NATO devus esti disorganizita. Sed ĝi adaptiĝis kaj vastiĝis por atingi la hegemoniajn ambiciojn de Usono. Kaj ironie, NATO neniam efektivigis oficialan militan intervenon dum la Malvarma Milito, sed komencis fari tion post la kolapso de Sovetio! Kaj nun ĝi konstante vastiĝas, de la originaj 12 membroŝtatoj ĝis 30.

La artikolo montris, ke kien ajn NATO iras, estas detruo kaj malstabileco. Ekzemple militoj en Kosovo, Afgannio kaj Irako, kaj la interveno en la libian situacion, granda nombro da civiluloj perdis la vivon pro tio.

La artikolo emfazis, ke la daŭra ekspansio kaj partopreno de NATO en tutmondaj aferoj estas minaco al tutmonda paco kaj justa monda ordo. Nuntempe, NATO ne nur malsukcesas konservi sian promesitan " kolektivan sekurecon", sed anstataŭe kreis seriozan senton de malsekureco en landoj kontraŭaj al usonaj interesoj.

La artikolo diris ankaŭ, ke ni sendube kontraŭas la nunan militon. Samtempe oni devas pridubi la koston kaŭzitan de NATO al la homaro. Se la mondo volas atingi pacon, NATO devas esti disorganizota.

Dividu