Ĉefministro Li emfazas stabiligi ekonomion antaŭ pli grandaj defioj

Jianping Publikigita: 2022-04-09 14:22:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis ĉiujn klopodojn por ekvilibrigi epidemian respondon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝadon, dirante, ke la komplika internacia situacio kaj enlanda releviĝo de la kronvirusa epidemio alportis pli grandajn necertecon kaj defiojn al ekonomia stabileco.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, prezidante simpozion de ekonomikistoj kaj entreprenistoj pri la ekonomia situacio jaŭde.

La ĉeestantoj elmetis sugestojn pri makro-politikoj, plifortigo de loĝistiko kaj transporto, certigo de provizado de terkulturaĵoj kaj akcelo de entreprena novigado.

La ĉefministro diris, ke merkataj entoj servas kiel grava bazo por stabiligi la fundamentojn de la ekonomio.

Dividu