Ĉinio plenumis unuan memesploritan industrian sistemon de BeiDou

Jianping Publikigita: 2022-04-09 15:05:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono anoncis ĵaŭde, ke Ĉinio plemumis konstruadon de sia unua industria sistemo de la Navigada Satelita Sistemo BeiDou post 27-jara laborado.

La Navigada Satelita Sistemo Beidou, konstruita kaj funkciigata de Ĉinio mem, liveras ĉiutempan, ĉiuveteran kaj altprecizan servadon de poziciado, navigado kaj tempomezurado.

Laŭ La Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, ĝis nun Ĉinio havas 45 BeiDou-satelitojn en orbito kaj la skalo de la Navigada Satelita Sistemo BeiDou superis 400 miliardojn da juanoj (62,92 miliardojn da usonaj dolaroj) je la fino de la periodo de la 13-a Kvin-Jara Plano.

Dividu