Ĉina ĉeftero registras 1 350 novajn konfirmitajn kazojn de kronvirusa malsano

Jianping Publikigita: 2022-04-09 15:17:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Komisiono pri Sano informis sabate, ke en vendredo la ĉina ĉeftero raportis 1 350 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano, kun 1 334 kazoj de loka propagiĝo kaj 16 importitaj kazoj.

Estis registritaj tiutage ankaŭ 23 815 sensimptomaj kazoj, kaj 174 015 sensimptomaj pacientoj restas sub medicina observado.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉina ĉeftero leviĝis al 163 042, kun 4 638 mortoj.

Dividu