Wang Yi esprimas firman starpunkton pri la vizito de Nancy Pelosi al Tajvano

Shanshan Publikigita: 2022-04-09 18:23:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde invitite telefone interparolis kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron. Dum telefona interparolo Wang esprimis firman starpunkton pri la vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj al Tajvano.

Wang Yi montris, ke la nuna internacia situacio estas pli kaj pli tumulta. Usono emfazas respekti la landan suverenecon kaj teritorian integrecon en la ukraina problemo, sed evidente tretas la ruĝan linion de "unu Ĉinio" rilate al la problemo de Tajvano. Tio estas evidenta duobla normo. Kiel grava politikisto de la lando, la prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, se ŝi konscie vizitos Tajvanon, estos malica provoko al la suvereneco de Ĉinio kaj kruda enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj tio sendos ekstreme danĝeran politikan signalon al la ekstera mondo. Se Usono tiel farus, Ĉinio faros rezolutan respondon, kaj Usono portu ĉiujn konsekvencojn.

Dividu