Irano metis 24 usonajn Individuojn sur nigran liston por nelicaj agoj

Henggang Publikigita: 2022-04-10 15:31:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irano sabate anoncis sankcion de aliaj 24 usonaj oficialuloj kaj individuoj por "implikiĝo en teroristaj kaj kontraŭ-homrajtaj aktivadoj", laŭ la retejo de la irana eksterlanda ministerio.

La ministerio diris en deklaro, ke ĉi tiuj personoj "subtenas al terorismaj agoj kaj disvastigas terorismon kaj serioze malobservas homajn rajtojn", kaj ili estis listigitaj en sankcio laŭ la iranaj homaj rajtoj kaj kontraŭ-terorismaj leĝoj.

La ministerio diris, ke Ili ankaŭ ludis rolon en subteno, organizado, premdevigo kaj intensigo de unuflankaj trudaj rimedoj fare de Usono kontraŭ la iranaj popolo kaj registaro, sponsorado kaj subtenado de teroristaj grupoj, kaj ankaŭ agadoj kaj subtenado al subpremaj movoj de Israelo en la regiono, precipe tiuj kontraŭ palestinanoj.

Ĝi aldonis, ke la unuflankaj trudaj rimedoj fare de Usono malbonigis la vivkondiĉojn de irananoj dum la kronvirusa pandemio, malhelpante al ilia aliro al medikamentoj kaj ankaŭ medicinaj servoj kaj ekipaĵoj kaj senigante ilin de bazaj rajtoj.

La ministerio diris, ke tiaj aranĝoj serioze malobservas la fundamentajn principojn de internacia juro kaj homaj rajtoj, kaj estas klaraj kazoj de krimo kontraŭ la homaro.

Ĝi aldonis, ke planado, gvidado kaj subtenado de teroristaj agoj kaj financado kaj provizado de materialaj subtenoj al teroristaj grupoj malobservis internacian juron kaj kontraŭdiris internaciajn devojn por kontraŭbatali terorismon.

Dividu