Ĉina ĉeftero raportis 1 351 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-04-10 15:32:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris dimanĉe, ke la ĉina ĉeftero raportis 1 351 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano sabate, kun 1 318 kazoj de loka propagiĝo kaj 33 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 1 006 estis raportitaj en Ŝanhajo, 242 en Jilin, 16 en Zhejiang, dek en Guangdong, naŭ en Fujian, ses en Hainan, kvin respektive en Shanxi kaj Jiangsu, tri respektive en Pekino, Hebei, Jiangxi, kaj Shandong, du respektive en Sichuan kaj Shaanxi, unu respektive en Liaoning, Heilongjiang kaj Hubei.

Krome, 25 111 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 22 589, kaj la nombro de mortoj estas 4 638.

Dividu