Delegacio de EU vizitis Ukrainon

Henggang Publikigita: 2022-04-10 18:11:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ursula von der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kaj Josep Borrell, alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, vendrede vizitis Kievon kaj transdonis demandaron pri statuso de kandidata lando al la EU.

Laŭ raporto de la ukraina ŝtata novaĵagentejo, ukraina prezidento Volodymyr Zelenskyy konversaciis kun la politikistoj el la EU en la sama tago. Zelenskyy klarigis en gazetara konferenco post la konversacio, ke la vizito de la delegacio de la EU montras subtenon de la EU kaj ilian konfidon al Ukrainio. Lia lando havas la celon aliĝi al la EU.

Dividu