Ĉinio publikigis planon pri plifortigo de sanzorgo por virinoj kaj infanoj

Yu Publikigita: 2022-04-11 14:42:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Nacia Komisiono pri Sano publikigis efektivigan planon por atingi serion da gravaj celoj pri plifortigo de sanzorgo por virinoj kaj infanoj antaŭ 2030.

Laŭ la plano, antaŭ 2030, la averaĝa nombro de praktikaj infankuracistoj kaj litoj en medicinaj institucioj por ĉiu grupo de 1 000 infanoj estos pliigita ĝis 1,12 kaj 3,17, respektive.

La plano diris, ke tiam, la proporcio de kvalifikiĝintaj virinoj, kiuj ricevas ekzamenon de utercervika kancero superos 70%, dum la kvanto de patrin-al-infana transmisio de HIV/aidoso estos reduktita al malpli ol 2%.

Por atingi la celojn, la plano allvokis popol-centritajn kaj kunordigitajn klopodojn por integri preventadon kun kuracado kaj uzi tradician ĉinan medicinon kaj okcidentan medicinon samtempe.

Dividu