Li Keqiang ĉeestis malfermon de speciala ministra konferenco de la Forumo por Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugala-parolantaj landoj

Ĝoja Publikigita: 2022-04-11 15:07:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Li Keqiang, ĉina ĉefministro, dimanĉe per videoligo, ĉeestis malfermon de speciala ministra konferenco de la Forumo por Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugala-parolantaj landoj kaj donis salutmesaĝon.

Li diris, ke diversaj membrolandoj de la forumo estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kontinue profundiĝis praktikaj kunlaboroj sur diversaj kampoj. En la kvina ministra konferenco en 2016 Ĉinio deklaris kaj ĉiuflanke efektivigis rimedojn rilatajn al akcelado de kunlaboro inter Ĉinio kaj portugala-parolantaj landoj. En la sinsekvaj kvin jaroj komerca sumo de Ĉinio kaj portugala-parolantaj landoj superis cent miliardojn da usonaj dolaroj kaj en la lasta jaro atingis ducent miliardojn da usonaj dolaroj, kio sufiĉe montras tenacecon kaj disvolvan potencialan forton de la kunlaboro.

Li montris, ke nun fluktuas situacioj internacia kaj regionaj, ankoraŭ ripetas la novkronvirusa pandemio, rimarkinde leviĝas necertaj kaj nestabilaj faktoroj de la monda ekonomio, kaj intime rilatas disversaj landoj en sekureco. Ĉinio proponas unue protekti pacon kaj stabilecon, akceli disvolvon kaj prosperon; due fortigi solidarecon kaj kunlaboron por frue venki la pandemion; kaj trie persisti en malfermo kaj kunlaboro kaj akceli ekonomian renormaligon.

Dividu