Ĉinio urĝas Usonon akceli pacon en Ukrainio per praktika ago anstataŭ sankcioj

Yu Publikigita: 2022-04-11 20:11:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde urĝis Usonon fari praktikajn agojn por faciligi pacon en la situacio de Ukrainio anstataŭ profiti de la malkvieto.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian faris la komenton en ĉiutaga gazetara konferenco, kiam li estis demandita pri la usonaj sankcioj kontraŭ Rusio pro la ukraina krizo.

Zhao kondamnis Usonon, ke ĝi uzas sankciojn kiel ilojn por konservi sian hegemonian pozicion kaj fari kontraŭleĝajn gajnojn.

"Eskalado de sankcioj ne helpas mildigi la situacion, sed kreas novajn problemojn por la mondo en epidemio," diris Zhao.

Zhao reasertis la starpunkton de Ĉinio pri la demando kaj insistis, ke dialogo kaj intertraktado estas la sola ĝusta maniero por solvi la ukrainan krizon.

"Ni subtenas la rusan kaj ukrainan flankojn venki malfacilojn kaj daŭrigi intertraktadon. Ni ankaŭ bonvenigas la subtenon de la internacia komunumo al la rusa-ukraina pacintertraktado. Ni insitigas la ambaŭ flankojn konservi tendencon de la intertraktado kaj strebi al rezultoj kaj paco," li diris.

"Ĉinio ludos plu konstrueman rolon en sia propra maniero por antaŭenigi pacan intertraktadon," aldonis la proparolanto.

Dividu